Jules Verne
Jules Gabriel VERNE [ʒyl gabʁiɛl vɛʁn] (esperante Julio VERNO) (naskiĝis la 8-an de februaro 1828, mortis la 24-an de marto 1905) estis franca verkisto, kiu estis unu el la kreintoj de la ĝenro sciencfikcio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Verne naskiĝis en Nanto (Francio), la 8-an de februaro 1828.
Konforme al la deziro de sia patro, la juna Jules Verne studis juron, sed samtempe verkis tekstojn por operetoj, rakontoj kaj teatraĵoj.
En aŭtuno 1862 li renkontiĝis kun la eldonisto Pierre-Jules Hetzel, kiu akceptis presi lian romanon titolitan "Kvin semajnoj en flugbalono" (Cinq semaines en ballon). Inspiris ĉi tiun romanon la flugoj, kiujn samjare entreprenis Félix Tournachon Nadar per la balono Le Géant. Pli poste Verne fariĝis sekretario en la Societo por la stimulado de enaera moviĝo per iloj pli pezaj ol aero, kies prezidanto estis Nadar. La romano ricevis grandegan sukceson, kaj tuj famigis la aŭtoron.
Verne mortis en Amieno pro diabeto, la 24-an de marto 1905.
Jules Verne kaj Esperanto
[redakti | redakti fonton]Mallonge antaŭ sia morto Jules Verne entuziasmiĝis pri la ideo de Esperanto. Li ekverkis romanon, en kiu la lingvo ludis gravan rolon, Voyage d'étude (studvojaĝo), sed forpasis antaŭ ol verki la finon. Tiu rakonto prezentas la membrojn de stud-komisiono, sendita en la kernon de Afriko, kiu konsistas interalie el la ruso, Nicolas Vanof, komisiita por instrui Esperanton al la membroj de la ekspedicio. La verkisto provizore lasis blankaj en sia manskribaĵo la tekstojn tradukendajn poste al Esperanto, imaginte ke "Esperanto, de pluraj jaroj, eniris la vastajn regionojn de centra Afriko, por la plej granda profito de la civilizo kaj de la komerco." La kvin ĉapitrojn poste redaktis lia filo, Michel VERNE, en nova romano L'Étonnante Aventure de la Mission Barsac; la filo finverkis la romanon, sed forigis la referencon al Esperanto.[1]
La Esperanto-grupo de Nantes kun la urba biblioteko kaj la muzeo Jules Verne, partoprenis en la eventaro: “Rigardoj al la mondo – enkonduko al geopolitikaj perspektivoj en Eksterordinaraj vojaĝoj". Tiel de la 19-a de majo ĝis la 20-a de junio 2021, la evento riĉiĝis per “Fokuso pri la internacia lingvo Esperanto” en kiu oni ligis la aspekton de Esperanto kiel ligilo por internaciaj kontaktoj kun la emo de Jules Verne al internaciaj veturoj.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Delcourt, M. - Amouroux, J. (1987): Jules Verne kaj la Internacia Lingvo. - La Brita Esperantisto, vol. 83, n-ro 878, p. 300-30l. London. Represita el Revue Française d'Esperanto, nov.-dec., 1977.
- Haszpra O. (1999): Jules Verne pri la lingvo Esperanto - hungare: - Scienca Revuo, 3, 35-38. Niederglat.
- Silfer G. (2015): La fekunda afrika utopio: de Jules Verne ĝis Kabindo - Literatura Foiro, jaro 46, n-ro 273, 6-11, februaro 2015.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]Franclingve
[redakti | redakti fonton]- Cinq semaines en ballon, 1863 ("Kvin semajnoj en flugbalono")
- Voyage au centre de la Terre, 1864 ("Vojaĝo al la centro de la Tero")
- De la Terre à la Lune, 1865 ("De Tero al luno")
- Les Enfants du capitaine Grant, 1867/1868 ("La Geinfanoj de la kapitano Grant")
- Vingt mille lieues sous les mers, 1869/1870 ("Dudek mil leŭgoj sub la maroj")
- Autour de la lune, 1870 ("Ĉirkaŭ la luno")
- Le Tour du monde en quatre-vingts jours, 1873 ("Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj")
- L'Île mystérieuse, 1874/1875 ("La Mistera Insulo")
- Le Docteur Ox, 1874 ("La Doktoro Oks")
- Michel Strogoff, 1876 ("Miĥaelo Strogof")
- Les Indes noires 1877 ("Nigra Hindujo"")
- Un capitaine de quinze ans, 1878 ("Dekkvinjara Kapitano")
- Mathias Sandorf, 1885 ("Matiaso Sandorf")
- Robur le Conquérant, 1886 ("Roburo la Konkeranto")
- Nord contre Sud, 1887 ("Nordo kontraŭ Sudo")
- Deux ans de vacances, 1888 ("Du jaroj da ferioj")
- Le Château des Carpathes, 1892 ("La Kastelo el Karpatoj")
- Phare au bout du monde, 1905 ("Lumturo ĉe la mondfino")
- Le Pilote du Danube, 1908 ("La Piloto de la Danubo")
- La Chasse au météore, 1908 ("La Ĉasado de meteoro")
- Le Secret de Wilhelm Storitz, 1910 ("La Sekreto de Vilhelmo Storitz")
- L'Étonnante Aventure de la mission Barsac, 1919 (La surpriza aventuro de la misio Barsac); romano verkita de Michel Verne, filo de Jules Verne, surbaze de nefinita manuskripto de la patro kun la titolo "Voyage d'études" (studvojaĝo).
Esperante
[redakti | redakti fonton]- Esplorvojaĝo ("Voyage d'étude"), 1994 (trad. István Ertl)
- La verda radio ("Le rayon vert"), 1995 (trad. Jeannine Vincent)
- Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj ("Le tour du monde en quatre-vingts jours"), 2008 [1] (trad. Jean-Luc Tortel)
- La mistera insulo[3] ("L'île mystérieuse") [2] (reta trad. Jerzy Wałaszek)
- Vojaĝo al la centro de la Tero ("Voyage aŭ centre de la terre"), Eldonejo Libera, 2021 (trad. Shenghao Hu)
Rete legeblaj tekstoj
[redakti | redakti fonton]- La ĉefo kaj liaj kunuloj heroo de Esplorvojaĝo (Voyage d'étude) tradukita de István Ertl
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Angle
[redakti | redakti fonton]- Verkoj de Jules Verne en multaj lingvoj Arkivigite je 2005-04-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Verkoj de Jules Verne ĉe Projekto Gutenberg
Esperante
[redakti | redakti fonton]- Artikolo pri Jules Verne kaj Esperanto
- Julio Vern': ne nur laŭdanto de la scienca progreso
- Rekviemo por Nemo
Hungare
[redakti | redakti fonton]- Jules Verne vivo kaj verkoj en la hungara lingvo Arkivigite je 2018-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pri tio Abel Montagut, Jules Verne kaj esperanto (la lasta romano), Beletra Almanako, n-ro 5, Junio 2009, Novjorko, paĝoj 78-95.
- ↑ Bruno Robineau, "Jules Verne kaj Esperanto en Nantes"; En Esperanto, 114-a jaro, n-ro 1360 (9) | septembro 2021, p. 188.
- ↑ Nur parto de la tuta libro "La mistera insulo" ; retejo konsultita la 02/09/2015.